http://georgapoemo.blogspot.com
KOMUNUMOJ
nur okaze, ke vi apartenas AL ORKUT
ACRÓSTICO plus AKROSTIKO
http://www.orkut.com.br/Main#Community.aspx?cmm=27178314
POEZIO ORIGINALA
http://www.orkut.com.br/Main#Community.aspx?cmm=26258843
Esperanto-Muziko por INFANOJ
http://www.orkut.com.br/Main#Community.aspx?cmm=26650634
Esperanto KANTATA versioj
http://www.orkut.com.br/Main#Community.aspx?cmm=27294251
JORGE DAS NEVES
Georgo das Neves
25/Feb/1932
ZAMENHOF criou o Esperanto no século XIX
e a Internet foi criada no século XX.
Isso levará os povos a usarem
o Esperanto como língua viva internacional.
Usem, pois, o GOOGLE.
que já possibilita consultas em esperanto .
Pesquise sobre cursos que
existem por toda a parte.
Se pesquisar
JORGE DAS NEVES
GEORGO DAS NEVES
JORGE SOARES DAS NEVES
ou
POEMAS DE JORGE DAS NEVES
aparecerão na tela várias referências sobre as atividades do autor deste site.
" O esperanto é uma língua simples, harmoniosa e dúctil "
OLAVO BILAC
E S P E R A N T O
Uma língua-modelo, irradiante e bela,
que brilha como um Sol, que vem dessa janela,
deseja aqui entrar. Abramos nossa porta!
O futuro nos traz, aquece e nos conforta,
redime, purifica, expande-se, alimenta...
A Terra se ilumina. Acalma-se a tormenta
Agora um só caminho. Encontram-se as estradas
porque a união se faz das forças dissipadas.
pois AMAR É PRECISO, e o manto do ideal
será HOMARANISMO – o amor fundamental.
ZAMENHOF contempla a Terra iluminada:
as raças reunidas à luz de uma alvorada
como nunca existiu em toda a nossa história...
Esperantistas, sim, fraternos ! Quanta glória
e progresso virão. Quantos planos e sonhos.
por todas a nações, e tanto mais risonhos
porque a união se faz por livre decisão,
e cada ser humano estende sua mão
para mostrar, enfim, em notas de acalanto,
que a música é de PAZ e a língua, o ESPERANTO
Jorge das Neves
* Georgo das Neves *
1º lugar no Concurso Literário promovido pela
Confraternização Esperantista da Zona Oeste
com apoio da
Associação Esperantista do Rio de Janeiro.
Publicado em Antologia da Societo Lorenz,
Poemo publikigita sur p.9 – Antologio ESPERANTO
(Societo Lorenz, dec./1994)
1-a premio en ties Poezia Konkurso
Georgo naskiĝis sub la Signo Fiŝoj
kun Ascendanto Skorpio.
Esperantiĝis en 1948
kaj instruis Esperanton per diversaj radistacioj
en Rio de Janeiro tuj en la komenco de sia esperantista vivo.
Estis profunda la influo de Profesoro Carlos Torres Pastorino,
de kiu li lernis latinan lingvon
dum klasika kurso en tradicia lernejo nomata “Colégio Pedro II” .
En tiu sama lernejo li konis 12jaran knabinon,
nomatan Marilena,
al kiu li edziĝis en 1956.
Presis la gedziĝan inviton la tiam ekzistanta Presejo Esperanto
de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
La filoj naskiĝis en 1957 (Eduardo) kaj en 1959 (Márcio).
Revenante al jaro 1956
oni devas registri alian historian fakton:
Brazila Esperanto-Ligo publikigis lernolibron
specife por perradia instruado,
kies kunaŭtoroj estas tiu fama latinisto kaj poligloto
kaj
Jorge das Neves,
tiutempe studento pri Juro.
Same kiel Jorge, ankaŭ Marilena lernis la latinan de Prof. Pastorino,
kaj poste ŝi diplomiĝis pri Beletro.
En tiu fruktodona jaro
Jorge
ankaŭ amikiĝis al ĉina esperantisto
Pastro D-ro Johano B. Kao
kaj aktive partoprenis
la Trian Esperantistan Eŭkaristian Mondkunvenon,
okazintan kadre de la 36-a Internacia Eŭkaristia Kongreso
(en Rio de Janeiro).
Jorge kompletigis la superan kurson
en “Faculdade Nacional de Direito” en 1958
kaj instruis portugallingvan literaturon en “Instituto Lacê de Ramos”.
Tie li ankaŭ instruis Esperanton
kaj fondis kun Joel Manso kaj aliaj gelernantoj
klubon nomatan
“Leopoldina Esperanto-Klubo”,
kiu ne plu ekzistas.
Ankaŭ en 1958,
pro influo de
Profesoro Pastorino
Jorge das Neves aliĝis al Legio de Bona Volo,
kaj je la tempo de ties fondinto Alziro Zarur
instruis Esperanton per Radio Mundial´
(Sendostacio de Bona Volo).
Per kurtonda programo
Jorge instruis la Zamenhofan Lingvon
dum unu jaro, de lundo ĝis vendredo,
ĉiu-matene de 06:00 ĝis 06:30.
Tiu kurso estis nomata
“Vamos aprender Esperanto”
(Ni lernu Esperanton)
sub aŭspicio de LBV mem.
En 1959
la sama kurso transloĝiĝis al “ Rádio Jornal do Brasil ”
sub aŭspicio
de
Kultura Kooperativo de Esperantistoj,
tamen kun la titolo
“Esperanto em sua casa”
(Esperanto viahejme).
Ĝi estis prezentata en tiu sama horaro,
tamen nur lunde, merkrede k vendrede.
Jorge das Neves
ankaŭ aktivis en la Brazila Movado
kiel ĝenerala sekretario de Brazila Esperanto-Ligo
(dum prezidanteco de Nelson Pereira de Souza).
Post translokiĝo de BEL-sidejo al Brazilja,
ekde de 1985
li oficadis dum ses jaroj kiel
ĉef-delegito de UEA.
Li venkis plurajn premiojn okaze de poeziaj konkursoj
kaj nuntempe prefere praktikas kampadismon
kaj prelegas pri Latino kaj Esperanto,
Versfarado, Astrologio, Mitologio kaj Kromoterapio.
La poemoj de Jorge das Neves aperas en diversaj spacoj
tra la mondo
kaj ĉefe
en liaj orkutaj komunumoj, blogo, fotoblogo
kaj evidente tie-ĉi.
KORAN DANKON por via vizito.